rezid/i PVEF
rezidi
- 1.
- Oficiale loĝi: tiu preĝeja pentristo, kiu fine de sia vivo, vaste agnoskita, rezidis en Romo [1]; Claude Piron naskiĝis belgo kaj iĝis svisa civitano nur en 1978, sed li longe rezidis en Ĝenevo [2]; ili devas atingi sian rezidan komunumon en la patrujo, okaze de la diversaj balotoj [3]; Moskvo […] estas dense loĝata: 11,5 milionoj da homoj tie rezidas [4];
- 2.
(pp ŝtatesto) Oficiale en iu loko funkcii, ofici:
(figure)
ankoraŭ rezidas en justicoficoj tro multaj „iamaj kamaradoj”
[5].
1.
Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso
2. Monato, Carlo Minnaja: Ĉe l' koro de Eŭropo ...
3. Monato, Roberto Pigro: Laŭtiĝas voĉoj por voĉdoni
4. Monato, Mihail Korotkov: Bridi la monstron
5. Monato, Stefan Maul: Naŭzita de koruptado
2. Monato, Carlo Minnaja: Ĉe l' koro de Eŭropo ...
3. Monato, Roberto Pigro: Laŭtiĝas voĉoj por voĉdoni
4. Monato, Mihail Korotkov: Bridi la monstron
5. Monato, Stefan Maul: Naŭzita de koruptado
- angle:
- reside
- beloruse:
- 1. пражываць (дзесьці стала) 2. займаць пасаду
- ĉine:
- 2. 寓 [yù], 居留 [jūliú]
- france:
- 2. résider
- germane:
- 1. wohnhaft sein 2. residieren
- hispane:
- residir
- pole:
- 1. mieszkać 2. rezydować
- rumane:
- 1. trăi 2. locui
- ukraine:
- мати постійне місце проживання, проживати
rezidejo
- 1.
- Oficiala loĝejo: eksterlande rajtas voĉdoni nur civitanoj, kiuj pro grava kialo lokis oficiale kaj definitive sian rezidejon en alian landon [6].
- 2.
Loko, kie ŝtatestro oficiale oficas kaj reprezentas:
la ĉefministraj oficejo kaj rezidejo najbare situas proksime al la parlamento
kaj administraj ministrejoj en la centro de la ĉefurbo
[7];
Sintra – perlo de Portugalio […] estis somera rezidejo de portugalaj
reĝoj en la mezepoko
[8];
li konstruigis „malgrandan Versajlon” (laŭ la ekzemplo de la fama rezidejo de
francaj reĝoj apud Parizo)
[9];
rezidejo de la irlanda ŝtatprezidanto
[10];
la registaro proponis al Adamkus neuzatan ĉefministran rezidejon – preskaŭ
samgrandan kiel la prezidanta rezidejo
[11].
oficejo,
reprezentejo- 3.
- (evitinde) Reprezentejo: rezidejo […] de usona ambasadoro [12]; ĉiam pli da sekretaj servoj lokis sian rezidejon en Vieno [13].
6.
Monato, Roberto Pigro: Laŭtiĝas voĉoj por voĉdoni
7. Monato, Isikawa Takasi: Fantomo-domo
8. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio
9. Monato, Roland Rotsaert: Vizito al Novarto-urbo Nancy
10. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino
11. Monato, Last: Pri (p)rezidejoj
12. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino
13. Monato, Evgeni Georgiev: Malsekretaj sekretoj
7. Monato, Isikawa Takasi: Fantomo-domo
8. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio
9. Monato, Roland Rotsaert: Vizito al Novarto-urbo Nancy
10. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino
11. Monato, Last: Pri (p)rezidejoj
12. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino
13. Monato, Evgeni Georgiev: Malsekretaj sekretoj
- angle:
- residence
- beloruse:
- 1. месца жыхарства 2. рэзыдэнцыя 3. прадстаўніцтва
- ĉine:
- 1. 寓 [yù], 捨 [shě], 舍 [shě], 寓所 [yùsuǒ], 固定住所 [gùdìngzhùsuǒ]
- france:
- résidence
- germane:
- 1. Wohnsitz 2. Amtssitz, Residenz
- hispane:
- residencia
- pole:
- rezydencja
- rumane:
- reședință
- ukraine:
- резиденція, осідок, садиба