repudi/i SPV

repudii

JUR Eksedzigi, eksedzinigi; leĝokonforme eksigi sian edzinon aŭ edzon per siaflanka decido: ha, ne, mi rememoras: ŝia […] edzo repudiis ŝin [1]; (figure) bona gloro pli valoras ol oro, la unua paŝo estu, ke Vi repudiu Vian nunan nomon kaj rebaptu Vin La Majstro publike kaj private MMa . VD:divorci, eksedziĝi
1. M. Proust, trad. J.-L. Tortel: Unu amo de Swann, 2019
beloruse:
разьвесьціся (з кімсьці)
ĉeĥe:
vypudit manželku
ĉine:
分手 [fēnshǒu]
france:
répudier
germane:
sich scheiden lassen (von), sich trennen von
japane:
離縁する [りえんする]
pole:
wręczyć list rozwodowy
portugale:
repudiar
rumane:
preda certificatul de divort
slovake:
vypudiť manželku

repudio

JUR Eksedzigo aŭ eksedzinigo laŭleĝa per unuflanka decido: venis devigite la patro […] por subskribi ĉe la patrino de Dua Fratino repudion [2]; la nova leĝo devus iri pli profunden kaj doni al virinoj rajton decidi je kiuj kondiĉoj ili akceptu poligamion kaj repudion [3].
2. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 64a, volumo 2a, p. 400a
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, En Maroko kaj en Irano ― intervirina debato en islamio
beloruse:
развод
bulgare:
развод
ĉeĥe:
zapuzení manželky
france:
répudiation
germane:
Scheidung
japane:
離縁 [りえん]
pole:
repudium, rozwód (u żydów i muzułmanów)
rumane:
repudiu
slovake:
zapudenie manželky
ukraine:
відмова від сплати боргу, від зобов’язань, (одностороннє) розлучення

administraj notoj