*ranc/a
*ranca
- (pp grasoj)
Ricevinta akran malagrablan odoron kaj guston pro komenco de
malkomponiĝo:
ranca butero;
supo, spicita per pipro kaj ranca oleo
[1];
Dum grizaj tagoj de l' mizero // Vi froste kaŭris en mansardo, // Vi nutris vin
per ranca lardo // Kaj banis vin en suptelero
[2];
ĝi gustas iom rance, ne […] kiel, nu, […] tiuj porkoj!
ili enmetis kupromonerojn, por ke la prunoj konservu la koloron
[3];
(figure)
flavmienaj virtuloj, rancaj (ne plu allogaj)
gevirguloj, vi verŝajne
malatente legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro
[4].
malfreŝa
mucida,
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Profitulo
3. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 34
4. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Averto
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Profitulo
3. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 34
4. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Averto
- angle:
- rancid
- beloruse:
- прагорклы
- ĉeĥe:
- zkažený, žluklý
- ĉine:
- 哈喇 [hāla], 餿 [sōu], 馊 [sōu], 饐 [yì]
- france:
- rance
- germane:
- ranzig
- hispane:
- rancio
- hungare:
- avas
- ide:
- ranca
- japane:
- 酸敗した [さんぱいした], 饐えた [すえた]
- nederlande:
- ranzig, rans
- pole:
- zjełczały
- portugale:
- rançoso
- ruse:
- прогорклый
- slovake:
- stuchnutý (tuk)
- svede:
- härsken
- ukraine:
- згірклий, згірчений, прогірклий