pulover/o SPV

pulovero

TEKS Trikita vesto kovranta la torson kaj la brakojn, senfenda, kiun oni surmetas traŝovante la kapon: la knaboj havis longajn hararojn kaj striitajn puloverojn [1]; lokaj viroj nun vestas sin per ŝaflanaj puloveroj [2]; ŝi surhavis mallongan jakon, sub kiu estis malhelruĝa pulovero kaj tenera blanka bluzo [3].
angle:
pullover
armene:
սվիտեր
beloruse:
пуловэр
bulgare:
пуловер
ĉeĥe:
pulovr
ĉine:
毛衣 [máoyī], 套衫 [tàoshān], 套头毛衣 [tàotóumáoyī], 套頭毛衣 [tàotóumáoyī], 羊毛衫 [yángmáoshān]
finne:
villapusero
france:
pull, pullover
germane:
Pullover, Pulli
hispane:
jersey
hungare:
pulóver, garbó
ide:
trikoturo
indonezie:
sweater
itale:
maglione
japane:
プルオーバー, セーター [せーたー]
kartvele:
პულოვერი
koree:
스웨터
kroate:
pulover
malte:
ġersi
nederlande:
pull, pullover, trui
pole:
sweter
portugale:
suéter, pulôver
ruse:
пуловер
skotgaele:
geansaidh
slovake:
pulóver
svede:
pullover, tröja
taje:
เสื้อผ้าที่ใช้สวมหรือดึงออกทางคอ
turke:
kazak
ukraine:
пуловер

kapuĉpulovero

TEKS Pulovero provizita per kapuĉo: li estas 24-jara, havas bluan kapuĉpuloveron kaj bluan ĝinzon [4].
pokerante en kapuĉpulovero, Cory Carroll, 2007
CC BY-SA 3.0  [5]
4. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
5. Photos by flipchip / LasVegasVegas.com, http://www.lasvegasvegas.com/viewer/v/2007WSOP/2007+WSOP+Day+4/Cory+Carroll.jpg.html: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cory_Carroll.jpg
angle:
hoodie
beloruse:
худзі
ĉine:
连帽卫衣 [liánmàowèiyī], 連帽衛衣 [liánmàowèiyī], 卫衣 [wèiyī], 衛衣 [wèiyī]
france:
pullover à capuche
germane:
Kapuzenpulli

administraj notoj

kapuĉ~o: Mankas verkindiko en fonto.