*pulm/o

*pulmo

ANA
Organo de la aerspirado: trejnitaj helpantoj povas atingi viktimojn inter tri kaj kvar minutoj: tiam ankoraŭ restas oksigeno en la pulmoj[1].
1. Jomo Ipfelkofer: Esploroj kortuŝaj, Monato, jaro 2001a, numero 9a, p. 12a
angle:
lung
beloruse:
лёгкае (ворган)
bulgare:
бял дроб
ĉine:
[fèi], 肺部 [fèibù]
france:
poumon
germane:
Lunge
hispane:
pulmón
hungare:
tüdő
indonezie:
paru-paru
itale:
polmone
japane:
[はい]
nederlande:
long
perse:
شُش، ریه
pole:
płuco
portugale:
pulmão
ruse:
лёгкое (орган)
slovake:
pľúca
tibete:
གློ་བ་
ukraine:
легеня

pulma

Rilata al pulmoj: inter la mortintoj pro fumado 45 % suferis pro kronika malsano ĉe pulmo, 15 % malsaniĝis je pulma kancero[2].
2. Mu Binghua: Mortintoj pro fumado, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 21a
angle:
pulmonary
beloruse:
лёгачны
france:
pulmonaire
hispane:
pulmonar
hungare:
tüdő-
itale:
polmonare
japane:
肺の [はいの]
nederlande:
long-
perse:
ریوی
pole:
płucny
ukraine:
легеневий

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.