psikiatri/o Z , psiĥiatri/o

psikiatrio, psiĥiatrio

MEDPSI Medicina fako, kiu studas la psikajn perturbojn kaj ties kuracadon: la propono priskribis sistemon de volonta eŭtanazio administrata de kuracisto post konsento de du aliaj kuracistoj, kaj post psikiatria taksado, konsilado kaj pripensado de la petinto [1]; okcidentaj veteranoj de la milito ankoraŭ suferegas pro malsanoj korpaj kaj, plej grave, psikiatriaj, okazigitaj de tiu milito [2]. VD:psikiatro
angle:
 psychiatry
beloruse:
 псіхіятрыя
bulgare:
 психиатрия
ĉeĥe:
 léčení nervových chorob, psychiatrie
france:
 psychiatrie
germane:
 Psychiatrie, Nervenheilkunde
hungare:
 pszichiátria, elmekórtan, elmegyógyászat
nederlande:
 psychiatrie
okcidentfrise:
 psychiatry
perse:
 روانپزشکی
pole:
 psychiatria
portugale:
 psiquiatria
ruse:
 психиатрия
slovake:
 psychiatria

administraj notoj