psikedel/a PIV2
psikedela


-
Rilata al la ŝanĝitaj statoj de la konscio sub influo de drogoj,
karakterizitaj i.a. de plenspektraj sensimpresoj kaj forigo de la
limo inter la memo kaj ekstera mondo;
rilata al arto provanta reprodukti tiajn sensimpresojn:
pro la fortegaj psikaj efikoj de la psikedelaj substancoj, aparte la nove
malkovrita kaj amase fabrikebla LSD, esploristoj multe uzis ilin por diversaj
psikiatriaj celoj
[1];
mi depruntis la diskon de amiko kaj miregis: psikedela sperto
[2]!
(figure)
grafika fakulo tamen sendis ampleksan analizon de kelkaj lastatempaj numeroj
[…]: „haste kaj senorde enŝutitaj artikoloj, manko de rubrikoj kaj
[…] ripetiĝantaj, psikedelaj kovrilpaĝoj“
[3].
halucina, surrealisma
1.
Steve Eichblatt: La historio de psikedelismo en Usono, Usona Esperantisto 2020/5
2. Monato, Jorge Camacho: Psikedela sperto
3. Psikedelaj kovriloj ne ravas fakulon , Libera Folio, 2011-04-29
2. Monato, Jorge Camacho: Psikedela sperto
3. Psikedelaj kovriloj ne ravas fakulon , Libera Folio, 2011-04-29
- angle:
- psychedelic
- beloruse:
- псыхадэлічны
- ĉine:
- 迷幻 [míhuàn]
- france:
- psychédélique
- germane:
- psychedelisch