presbiterian/o JED

presbiteriano

KRI Ano de presbiterianismo: britaj reĝoj provis fortigi sian regadon de Ulstero, instigante sud-skotajn presbiterianojn hejmiĝi en la provinco, el kiu la indiĝenaj gaellingvaj katolikoj estis perforte elpelitaj [1]; predikantoj de la Baptistoj, Metodistoj, Presbiterianoj, Kambelitoj, kaj aliaj sektoj [2]; en la katolika preĝejo regule okazas meso en la pola lingvo, dum en la presbiteriana preĝejo ĉiusemajne estas diservo en la portugala por la brazilanoj [3]; arda gvidanto de la Libera Presbiteriana Eklezio, pastoro doktoro Ian Paisley [4].
1. Monato, Garbhan Macaoidh: Lingvo kiel politikilo, 2003
2. E. L. Masters, trad. Z. Gilstrap: La Serpento en la Dezerto, Ateismo, 1990-09, 2:3 (6)
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Enmigrado anta kaj inta, 2006
4. Monato, Garbhan Macaoidh: Modereco venkita, 2004
angle:
presbyterian
beloruse:
прэсьвітэрыянін
ĉeĥe:
presbyterián
ĉine:
長老會 [zhǎnglǎohuì], 长老会 [zhǎnglǎohuì]
france:
presbytérien
germane:
Presbyterianer
hungare:
presbiteriánus
japane:
長老派の信徒 [ちょうろうはのしんと]
katalune:
presbiterià
nederlande:
presbyteriaan
pole:
prezbiterianin
portugale:
presbiteriano
rumane:
presbiterian
ruse:
пресвитерианин
slovake:
presbyterián
ukraine:
пресвітеріанин

presbiterianismo

KRI En protestantismo, la eklezia ordo akceptita en pluraj konfesioj administrataj de presbiteroj.
angle:
presbyterianism
beloruse:
прэсьвітэрыянства
ĉine:
長老會 [Zhǎnglǎohuì], 长老会 [Zhǎnglǎohuì], 長老教會 [zhǎnglǎojiàohuì], 长老教会 [zhǎnglǎojiàohuì]
france:
presbytérianisme
germane:
Presbyterianismus
hungare:
presbiterianizmus
japane:
長老派 [ちょうろうは], 長老教会 [ちょうろうきょうかい]
katalune:
presbiterianisme
nederlande:
presbyterianisme
pole:
prezbiterianizm
rumane:
presbiterianismul
ruse:
пресвитерианство
ukraine:
пресвітеріанство

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.