preferanc/o

preferanco

SPO Kartludo por tri aŭ kvar personoj, populara en Ruslando kaj ĉirkaŭe, bazita sur visto, ludata per 32 kartoj: Anna Sergeevna, kiu plejparte parolis kun Bazarov, demandis Eŭgenon, ĉu li deziras fari kun ili batalon je preferanco [1]; kiun rilaton havas granda teniso kaj preferanco al evoluigo de Esperanto [2]?
beloruse:
прэфэранс
ĉine:
偏好 [piānhào]
france:
préférence (jeu de cartes)
germane:
Préférence, Preferanzen
hungare:
preferánsz
nederlande:
preferans (kaartspel), preference (kaartspel)
ruse:
преферанс

preferancisto

Persono iom serioze interesita en preferanco, regule ludanta preferancon.
beloruse:
прэфэрансіст
hungare:
preferánszjátékos
nederlande:
preferansspeler, preferencespeler
ruse:
преферансист

administraj notoj

~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.