Portorik/o, Porto-Rik/o PIV1 , Puertorik/o LanLin , Puerto-Rik/o

Portoriko, Puertoriko

GEOGPOL
La plej orienta de la kvar ĉefaj insuloj de Antiloj; kune kun la ĉirkaŭaj insuletoj teritorio asociita al Usono: en 1967 estis fondita Esperanto-rondo en la Universitato de Portoriko [1]; profesoro pri ekonomiko kaj publika administrado ĉe la Universitato de Puerto-Riko [2]; en la jaro 1992 estis lanĉita ĉe la radioteleskopo en Arecibo, Porto-Riko, programo sub la nomo SETI, por serĉi eksterteran inteligenton [3].
angle:
Puerto Rico
beloruse:
Пуэрта-Рыка
ĉine:
波多黎各 [BōduōLígè]
france:
Porto Rico
germane:
Puerto Rico

administraj notoj