portepe/o PV

portepeo

Rimeno, volvita ĉirkaŭ manartiko kaj la tenilo de glavo, por ne perdi ĝin dum la batalo: li ekfajfis mallaŭte ian gajan melodion, ludante per la manoj je la kvastetoj de la portepeo [1]. VD:balteo
1. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 19a
beloruse:
партупэя
france:
porte-épée
germane:
Portepee
hungare:
kardszíj
japane:
剣帯 [けんたい]
nederlande:
koppelriem
pole:
temblak (broń)
portugale:
cinto, cinturão
rumane:
praștie (armă)
ruse:
портупея
ukraine:
портупея

administraj notoj