1por/o PV

poro

1.
ANA Ĉiu el la apenaŭ videblaj truetoj de la haŭto, tra kiuj eliras ŝvito: ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ elŝprucis el liaj okuloj kaj el ĉiuj liaj poroj [1]; ĉiutage kvaronhoron vi dediĉu al la san' ekzercante ĉiun poron, ĉiun parton de organ' [2].
2.
FIZ Ĉiu el la malgrandaj kavaĵoj en la strukturo de solida materialo, tra kiuj povas penetri likvoj aŭ gasoj: por ebligi la ekstraktadon de nafto kaj gaso el la tero, la ŝtonaroj, kiuj enhavas tiujn materialojn, devas havi porojn [3].
angle:
pore
beloruse:
пора
ĉeĥe:
průduch, pór
ĉine:
毛孔 [máokǒng], 毛細孔 [máoxìkǒng], 毛细孔 [máoxìkǒng], 孔隙 [kǒngxì]
france:
pore
germane:
Pore
hungare:
pórus
japane:
細孔 [さいこう], 小孔 [しょうこう], 毛穴 [けあな]
nederlande:
porie
pole:
por
portugale:
poro
ruse:
пора
slovake:
pór
svede:
por
ukraine:
пора (шкіри, тіл)

pora, poreca, porhava

Havanta multajn porojn: koakso estas griza, poreca brulaĵo [4]; la kolizio de pluvoguto kun pora materialo (kia estas tero) aperigas ĉe la kontakta surfaco tre malgrandajn aerbobelojn [5]; porobetono estas betono fabrikita […] sub efiko de gasprodukta substanco en aŭtoklavo, ĝia ĉefa propreco estas poreco, volumena maso kutime nur 350 - 600 kg/m³ [6]. SUB:spongeca
HOM:pora (malkontraŭa)
angle:
porous
beloruse:
порысты, наздраваты, сітаваты
ĉine:
能渗透 [néngshèntòu], 能滲透 [néngshèntòu]
france:
poreux
germane:
porös, porig
japane:
小孔のある [しょう孔のある], 多孔質の [た孔質の]

administraj notoj