populaci/o PIV1
populacio
- 1.

Tuto de samspecaj vivuloj, kiuj interagas
kaj reproduktiĝas en komuna areo:
en la populacio de musoj, samkiel ĉe multaj aliaj ronĝuloj,
apartiĝas pli etaj aroj
[1];
infrastrukturaj projektoj en la malsupra Danubo povus tute malaperigi la forte
minacatajn populaciojn de sturgo
[2];
la indiĝena loĝantaro uzas por malsamaj populacioj de romaoj diversajn subtilajn
lingvajn deviojn
[3].
etno,
grego,
kolonio4,
popolo1,
roto3- 2.

(en statistiko) La aro de ĉiuj objektoj kiujn esploro koncernas:
mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj
esploroj: oni elektas muestron
(vd specimenaro,
samplo), analizas ĝin kaj el
ties konduto eksterpolas
la agadon de la tuta populacio
[4].
1.
J. Ŝuvajev:
Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
2. Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 2010
3. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 2012
4. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
2. Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 2010
3. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 2012
4. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
- beloruse:
- папуляцыя
- ĉeĥe:
- obyvatelstvo, populace
- ĉine:
- 母群体 [mǔqúntǐ], 母群體 [mǔqúntǐ] 2. 母体 [mǔtǐ], 母體 [mǔtǐ]
- france:
- population (démographique)
- germane:
- 2. Grundgesamtheit
- japane:
- 個体群 [こたいぐん]
- pole:
- populacja (biologia)
- rumane:
- populație
- slovake:
- obyvateľstvo, populácia
- ukraine:
- популяція