polu/i SPIV
polui
(tr)
Malpurigi vivesencan elementon de la naturo:
la urino kaj fekaĵoj de intense breditaj bestoj poluas
riverojn
[1]
nuklea elektra energio […] ne uzas fosilian brulaĵon, kaj tiel ne
poluas la medion per forcej-efikaj gasoj
[2];
(figure)
la angla lingvo ne nur danĝere, detrue poluas ĉiujn lingvojn de nia planedo,
sed mem dialektiĝis en 38 anglajn apartajn nuancojn ene de 8 ĉefaj lingvaj
grupoj
[3].
1.
K. Ungar: Vivu vigle kaj
vegetare!, Monato, 1995/07
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Nuklea energio – La necesa risko
3. MonatoS. Maul
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Nuklea energio – La necesa risko
3. MonatoS. Maul
- angle:
- pollute
- beloruse:
- забруджваць
- ĉeĥe:
- znečišťovat život. prostř.
- ĉine:
- 污染 [wūrǎn], 弄脏 [nòngzāng], 弄髒 [nòngzāng]
- france:
- polluer
- germane:
- verschmutzen
- hungare:
- szennyez (környezetet)
- japane:
- 汚染する [おせんする]
- nederlande:
- verontreinigen, vervuilen
- perse:
- آلودن، آلوده کردن
- pole:
- zanieczyszczać
- portugale:
- poluir
- rumane:
- polua
- ruse:
- загрязнять (окружающую среду)
- slovake:
- znečisťovať životné prostredie
- tokipone:
- jaki
- ukraine:
- забруднювати, занечищувати, заражати, отруювати (довкілля)
poluo
Poluado kaj la rezulto de tiu ago:
la vintra hejtado seriozigis la poluon en Pekino
[4];
konstruado de elektrocentralo estas bazita sur pluraj studoj pri riskoj, kostoj,
poluo
[5].
4.
A. Liu: Tra densa mallumo ..., Monato, 2013/05, p. 9a
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- beloruse:
- забруджваньне
- france:
- pollution
- germane:
- Verschmutzung
poluado
- La ago polui; polucio: la poleno informas pri la atmosfera poluado [6]; ŝi rifuzas vojaĝi per aviadilo pro la grandega poluado kaŭzata de ĉi tiu transportilo [7].
6.
R. Roze: Vivisekcio de
polenero, Monato, 1997/11
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- angle:
- pollution
- beloruse:
- забруджваньне
- ĉine:
- 污染 [wūrǎn]
- france:
- pollution
- germane:
- Verschmutzung
- hungare:
- környezetszennyezés
- japane:
- 汚染 [おせん], 環境汚染 [かんきょうおせん], 公害 [こうがい]
- nederlande:
- vervuiling, pollutie, verontreiniging
- perse:
- آلودهسازی
- pole:
- zanieczyszczenie środowiska
- rumane:
- poluare
- ruse:
- загрязнение окружающей среды
poluaĵo
- Polua substanco: aeraj poluaĵoj [8]; submara tubego, 47 kilometrojn longa, portas la poluaĵojn en la foson [9].
8.
Isikawa T.: Monto Fuĵi, Monato, 2013/08-09, p. 17a
9. Monato, Renée Triolle: Ruĝaj ŝlimoj en Mediteraneo, 2015
9. Monato, Renée Triolle: Ruĝaj ŝlimoj en Mediteraneo, 2015
- beloruse:
- забруджвальнае рэчыва
- ĉine:
- 污染物 [wūrǎnwù]
- france:
- polluant (subst.)
- germane:
- Schadstoff
- japane:
- 環境汚染物質 [かんきょうおせんぶっしつ]
aerpoluo
Poluo de aero pro malsanigaj aŭ
malbonefikaj gasoj aŭ partikloj:
la sanagentejo de UN raportis, ke la klimata krizo ankaŭ estas sankrizo,
en kiu aerpoluo mortigis sep milionojn da homoj ĉiujare
[10].
10.
Lucia:
MOS vokis mildigi klimatan krizon por sanprotekto, Ĉina Radio Internacia, 2022-04-08
- beloruse:
- забруджваньне паветра
- france:
- pollution de l'air
- germane:
- Luftverschmutzung
akvopoluo
Poluo
de natura akvejo pro enmikso de danĝeraj ĥemiaĵoj, varmigo, properigo de bakterioj...:
multaj kritikis lian registaron pro fuŝoj pri manko de loĝejoj, kresko de malriĉeco, pliiĝo
de akvopoluo
[11].
11.
D. E. Rogers:
Parlamentaj elektoj, Monato, 2018/01, p. 8a
- beloruse:
- забруджваньне вадаёмаў
- france:
- pollution de l'eau
- germane:
- Wasserverschmutzung
brupoluo
Poluo pro tro multaj, tro konstantaj, tro
laŭtaj bruoj:
la nombro [de ĝibaj balenoj] rekreskis ĝis proksimume 135 000,
sed implikiĝoj en fiŝretoj, kolizioj kun ŝipoj, kaj brupoluo daŭre kaŭzas vundojn kaj
mortojn
[12].
12.
-:
Ĝiba baleno, Vikipedio, 2023
- beloruse:
- забруджваньне шумавое
- france:
- pollution sonore
- germane:
- Lärmbelastung
grundpoluo
Poluo
de grundo pro enigo de danĝeraj substancoj:
la sekvantaj aferoj estas neetikaj: aer-, akvo-, kaj grundpoluo
[13].
13.
M. Wittenberg: Ne malutilu al la
vivmedio!, La Ondo de Esperanto, 2002:2
- beloruse:
- забруджваньне глебы
- france:
- pollution des sols
- germane:
- Bodenbelastung, Bodenverunreinigung
lumpoluo
Poluo
pro arta lumado dum normale malhela tempo:
elektu lokon for de la lumpoluo de la urboj; ju pli malhela estas la medio,
des pli bona estas la videbleco de la steloj
[14].
14.
-:
Plej bonaj lokoj por vidi la ĉielon en Hispanio, [vidita en 2023]
- beloruse:
- забруджваньне сьветлавое
- france:
- pollution lumineuse
- germane:
- Lichtverschmutzung
marpoluo
Poluo de la mara medio:
je la 12a de decembro 1999, la petrolŝipo Erika, konstruita en 1975,
rompiĝis en du partojn en la danĝera Biskaja Golfo, ĉ. 70 km de la franca marbordo;
tio kaŭzis marpoluon je skalo neniam vidita en Eŭropo
[15].
15.
R. Rotsaert: Piratoj diversaspektaj, Monato, 2002
- beloruse:
- забруджваньне мора
- france:
- pollution marine
- germane:
- Meeresverschmutzung