polipter/o PIV1

poliptero

ZOO Fiŝo el okcidenta aŭ centra Afriko, longa, kun malmolaj skvamoj, multaj dorsonaĝiloj, parte spiranta per sia naĝoveziko, genro el familio polipteredoj (Polypterus): „la polipteroj, strangaj afrikaj fiŝoj“ [1].
poliptero (Polypterus senegalus)
CC BY-SA 2.5  [2]
1. W. M. A. De Smet: La polipteroj..., Scienca Revuo, 1959, numero 1a
2. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Polypterus_senegalus.jpg
angle:
Polypterus, bichirs, bichir family
beloruse:
шматпёр
france:
polyptère
germane:
Flösselhecht
itale:
poliptero
latinece:
Polypterus
nederlande:
polypterus
pole:
wielopłetwiec
ukraine:
багатопер

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.