pneŭmonologi/o PIV1
pneŭmonologio
- Medicina fako, kiu studas la fiziologion kaj la patologion de la spira sistemo: la pneŭmonologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la pulmo, la bronkoj, la mediastino kaj de la pleŭro [1]. pneŭmonologo
- angle:
- pulmonology, pneumology
- beloruse:
- пульманалёгія
- france:
- pneumologie
- germane:
- Lungenheilkunde, Pulmologie, Pneumologie
- hispane:
- neumología
- portugale:
- pneumologia
- ukraine:
- пульмонологія