*pluŝ/o PV

*pluŝo

TEKS Ŝtofo similanta veluron, sed kun pli longaj haroj: mi por la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston kun pelta ĉirkaŭkudro [1]; la tablo estis tegita per malhelruĝa pluŝo [2]; pluŝo kaj oro, gigantaj lustroj, molaj seĝoj Metrop ; Vinokurov sidigis ŝin en verdan pluŝan apogseĝon apud malgranda lakkovrita tableto Metrop ; pluŝa urseto [3].
angle:
*plush
beloruse:
плюш
ĉine:
毛絨 [máoróng], 毛绒 [máoróng], 長毛絨 [chángmáoróng], 长毛绒 [chángmáoróng]
france:
*peluche
germane:
*Plüsch ~a urseto: Teddy.
hispane:
felpa, peluche
hungare:
plüss
japane:
フラシ天 [フラシてん], プラッシュ
nederlande:
pluche
pole:
*plusz
portugale:
pelúcia
ruse:
*плюш
ukraine:
плюш

administraj notoj