piktogram/o

piktogramo   Vikipedio

SCITEK Bildo reprezentanta vorton aŭ ideon: piktogramo konsistanta el desegno de fasko da bankbiletoj kaj kelkaj moneroj, montris al malsuprenira rulŝtuparo [1].
a)
KOMP En grafika fasado, bildeto reprezentanta komputan objekton (programon, dosieron, procezon ktp): duoble alklaku la piktogramon de la multlingva subteno [2]; la elekto de la montrata pozicio kaj de la responda opcio indikita per piktogramo estas farata per premo („klako“) sur klavon provizitan sur la muso [3].
SUP:simboloVD:ideografiaĵo
1. Pejno S.: La vojaĝanto, Originala rakonto.
2. B. Wennergren: Esperanto en Vindozo, TTT-ejo de Bertilo.
3. Vikipedio, Piktogramo
angle:
pictogram, pictograph, icon 1.a icon
beloruse:
піктаграма 1.a піктаграма, абразок
ĉeĥe:
piktogram obrázkový diagram
france:
pictogramme, icone 1.a icone
germane:
Bildzeichen, Piktogramm 1.a Bildsymbol, Icon
hispane:
pictograma 1.a icono (informática)
hungare:
képjel, piktogram 1.a ikon
nederlande:
pictogram 1.a pictogram, icoon (pictogram)
perse:
تصویرنگار 1.a تصویرنماد، نماد تصویری
pole:
piktogram 1.a ikonka
portugale:
pictograma 1.a ícone
ruse:
пиктограмма 1.a значок, пиктограмма
slovake:
piktogram

administraj notoj