*peron/o PV
*perono
- 1.
-
Ekstera ŝtuparo finiĝanta per plataĵo, sur kiu
malfermiĝas pordo de domo:
vasta pina domo kun peroneto
[1];
sur la perono de l' restoracio mi renkontis la edzon de Vera
Mary
.
- 2.
-
Tiu plataĵo mem:
[jen] kvadrata teraso 400 paŝojn longa, kiu kuŝis sur muro kelke da
metroj alta, […] ĉe la orienta flanko estis perono, al kiu
kondukis du larĝaj ŝtuparoj
[2].
- 3.
- (evitinde)
Kajo:
granda amaso atendis sur la perono de la Budapest-a
stacidomo
[3];
mi staris ĉe la elirejo de pasaĝeroj, ankoraŭ neniu troviĝis
sur la supro de la ŝtuparo, kiu kondukas al la perono
[4];
pordoj klakas kaj malpeze ŝarĝitaj pasaĝeroj
jam saltas sur la peronon
[5].
trotuaro
1.
A. Edelmann, trad. I. Kaminski: La forgesita pipo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto,
19042.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI3.
J. Baghy: Sur Sanga Tero, 19334.
Ueyama M.: Pardonon!, l'
omnibuso, 19705.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- 1. front steps, stoop, perron
- beloruse:
- пэрон 1. ганак, пад'езд
- bretone:
- 1. menk-ti
- bulgare:
- 1. праг
- ĉeĥe:
- nástupiště, perón, zvýšení zápraží
- france:
- 1. perron
- germane:
- Perron 1. Freitreppe, Vortreppe 2. Treppenabsatz, Absatz (Treppe) 3. Bahnsteig
- hungare:
- peron 1. külső lépcső, bejárati lépcső
- japane:
- 外階段 [そとかいだん]
- nederlande:
- peron (ontr.) 1. stoep, bordes
- pole:
- 1. ganek, schody zewnętrzne
- portugale:
- 1. escadaria
- ruse:
- перрон 1. крыльцо, подъезд
- slovake:
- nábrežie, nástupište, pavlač, perón, plošinka
- ukraine:
- ґанок, під’їзд, перон (вокзалу)