pektin/o PIV1
pektino
- Iu el grupo de heteropolisaĥaridoj troviĝantaj en kaj inter plantaj ĉelmuroj, ekz-e de rozfrukto, cidonio, pomo, citronŝelo, kaj uzata por fari fruktajn gelatenaĵojn: la tuberoj de topinamburo […] enhavas ankaŭ […] pektinojn, fibraĵojn [1]; pomo estas riĉa je pektino, celulozo kaj vitamino C [2]; la temperaturo en tiu ĉi fazo estas alta, […] la facile malkomponeblaj substancoj transformiĝas (sukeroj, pektino, amelo, celulozo kaj similaj) [3]. mucilago
1.
Monato, Julius Hauser: Topinamburo ĉu herbaĉo?, 2012
2. El Popola Ĉinio (revuo), Sanigaj kaj malgrasigaj manĝaĵoj
3. Francisko Molnár: Apliko de modernaj rubaĵsendanĝerigaj metodoj, p. 10
2. El Popola Ĉinio (revuo), Sanigaj kaj malgrasigaj manĝaĵoj
3. Francisko Molnár: Apliko de modernaj rubaĵsendanĝerigaj metodoj, p. 10
- angle:
- pectin
- france:
- pectine
- germane:
- Pektin