mucilag/o PVEF

mucilago

1.
BOT Gelateneca, glua substanco, ekzistanta preskaŭ en ĉiuj plantoj: la fabujoj [de kakao] similas al rugbepilko, kun longeco de 20 cm, ili entenas 20 ĝis 50 fabojn envolvitajn en blankeca mucilago [1]; komence oni gluis la paperon per bestodevena gluaĵo, poste per planta mucilago [2]. VD:gumo
Rim.: Mucilagaj substancoj konsistas precipe el heteropolisaĥaridoj, ekz. pektinoj. Substancojn bestajn kun similaj ecoj sed alia ĥemia konsisto (t.e. glikoproteinoj) oni nomas muko.
2.
KEMMED Viskeca likvaĵo, uzata en la farmacio, precipe en naturkuracado, kaj kiun oni ricevas solvante ian gumaĵon en akvo.
angle:
1. mucilage 2. mucilage, gum
beloruse:
1. сьлізь расьлінная 2. клей расьлінны
ĉeĥe:
rostlinný sliz, šlem
france:
mucilage
germane:
1. Schleimstoff, Pflanzenschleim 2. Muzilaginosum
hungare:
1. mézga 2. nyálka (növényi)
japane:
粘液 [ねんえき], 粘漿薬 [ねばつくり・みずやく]
nederlande:
slijm (v.gom of planten)
pole:
1. śluz roślinny 2. mucilago, klej roślinny
portugale:
mucilagem (bot.)
ruse:
1. растительная слизь 2. растительный клей
slovake:
rastlinný sliz
ukraine:
рослинний слиз, розчин водної ґуми

administraj notoj