pase/o SPV

paseo

(malofte)
Estinteco: dum kontemplado pri paseo li ignoris la stratan gajon [1]; ŝi relegas iujn siajn antaŭajn poemojn, kaj nostalgie revas pri la paseo [2]; dekadenca paseo [3]; glora paseo [4]. VD:preteritoANT:futuro2
1. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, jaro 1995a, numero 6a, p. 27a
2. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
3. Monato, Simone Zoppellaro: Lingvo kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa, 2014
4. Monato, Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio, 2014
angle:
past
beloruse:
мінулае, мінуўшчына
ĉeĥe:
dávná doba, dávná událost, minulost
ĉine:
往事 [wǎngshì], 往昔 [wǎngxí]
france:
passé (subst.)
germane:
Vergangenheit
hispane:
pasado (subst.)
hungare:
múlt
nederlande:
verleden (zeldz.)
pole:
przeszłość
portugale:
passado
ruse:
прошлое, былое, минувшее
slovake:
dávna doba, minulosť
ukraine:
минулий час, минуле (про події)

paseismo

(malofte)
Forta tradiciemo laŭda al estintaj aferoj, nefavora al novaj: ankoraŭ ne longe en nia lando, [li] ne konas niajn liberalajn opiniojn, do li ankoraŭ reagas paseisme [5].
5. Gerrit Berveling: Samseksemo kaj islamo, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 15a
angle:
passeism (very seldom), traditionalism
beloruse:
пасэізм
ĉeĥe:
paséizmus, staromilství
france:
passéisme
germane:
Rückwärtsgewandtheit, Traditionalismus
hispane:
tradicionalismo
hungare:
múltba nézés
japane:
懐古趣味 [かいこしゅみ]
nederlande:
traditionalisme (zeldz.)
pole:
staromodność, archaiczność, tradycjonalizm
ruse:
пассеизм, уход в прошлое
slovake:
staromilnosť
ukraine:
пасеїзм

administraj notoj