10Parnas/o

Parnaso

Monto en Grekujo, 2455 alta, ĉ. 110 km nordokcidente de Ateno, en la greka mitologio konsekrita al Apolono kaj la muzoj: la loko estas ja nomata Delfoj, – la mallumaj seriozaj montoj estis ĉiuj kovritaj de neĝo, – la plej alta, kiu plej longe brilis en la ruĝa vespera suno, estis Parnaso [1]; Ho, lasu! lasu! ⫽ Ĉar eĉ de l’ Parnaso ⫽ La fonto, kiu saltas en la valon, ⫽ Ne fluas tiel pure, tiel hele [2]; (figure) la junaj pensoj de Karlo atingas la romantikan alton de sia propra Parnaso (lirika talento) kaj li teksas en si romanon pri la nekomprenata virino [3]; la internaciaj antologioj, El Parnaso de Popoloj (Grabowski), 1913, kaj Eterna Bukedo (Kalocsay), 1931, prezentas abundan kolekton el lirikaĵoj elhelenigitaj [4].
angle:
Mount Parnassus
beloruse:
Парнас
france:
mont Parnasse
germane:
Parnass
greke:
Παρνασσός
latine:
Parnasus

administraj notoj