8Paragvaj/o FK

8Paragvajo RLN (PY)

GEOGPOL Sudamerika ŝtato, limanta kun Brazilo, Argentino kaj Bolivio: kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo FK ; Itaipu liveras kvaronon de la tuta elektro de Brazilo kaj preskaŭ la tutan elektron de Paragvajo [1]; la malpermeso de la grupo Mercosur – kiu inkluzivas ankaŭ Brazilon, Paragvajon kaj Urugvajon – estas la plej lasta flamiĝo en la disputo inter Argentino kaj Britio pri la insuloj [2].
angle:
Paraguay
beloruse:
Парагвай
bulgare:
Парагвай
ĉeĥe:
Paraguay (stát)
ĉine:
巴拉圭 [Bālāguī], 巴拉圭共和国 [bālāguīgònghéguó], 巴拉圭共和國 [bālāguīgònghéguó]
france:
Paraguay
germane:
Paraguay
hispane:
Paraguay
indonezie:
Paraguay
japane:
パラグアイ
nederlande:
Paraguay
perse:
پاراگوئه
pole:
Paragwaj
portugale:
Paraguai
slovake:
Paraguaj
tokipone:
ma Palakawi
ukraine:
Параґвай
volapuke:
Paragvän

paragvaja

Rilata al la ŝtato Paragvajo: la spaco da tero, donita de la Paragvaja registaro estas tre fruktoporta, sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado FK ; la paragvaja gvarania estis parolata pli frue ankaŭ en la argentinaj provincoj Misiones kaj Corrientes kaj limantaj regionoj de Brazilo, sed estas forŝovita tie hodiaŭ [3].
angle:
Paraguayan
beloruse:
парагвайскі
france:
paraguayen, paraguayenne (adj.)
germane:
paraguayanisch
nederlande:
Paraguayaans, Paraguees
tokipone:
pi ma Palakawi
volapuke:
Paragvänik

paragvajano

Civitano de Paragvajo: loĝantaro: 6.996.245 (2009), inter ili 89,2% paragvajanoj, 3,3% brazilanoj [4].
angle:
Paraguayan
beloruse:
парагваец
france:
Paraguayen, Paraguayenne (subst.)
germane:
Paraguayer
nederlande:
Paraguees, Paraguayaan
tokipone:
jan pi ma Palakawi
volapuke:
Paragvänan

administraj notoj