Pad/o

Pado

GEOG
Rivero fluanta en norda Italujo i.a. tra Torino en orienta direkto ĝis Adriatiko: la aŭto […] ruliĝis ĝis la rivero Pado [1]; post milionoj da jaroj […] la fekunda Pada Ebenaĵo (aŭ Valo de Pado) malaperos, kunpremiĝinte inter Apeninoj kaj Alpoj [2].
HOM:pado (vojeto)
1. Monato, Roberto Pigro: Hundo ĉe la fundo, 2013
2. Monato, Roberto Pigro: Ĝis la tero tremas, 2013
angle:
Po (river)
ĉine:
波河 [BōHé]
france:
germane:
Po (Fluss)
itale:
Po
latine:
Padus
ruse:
По (река)

administraj notoj