* -ot/

-ot  

GRA Sufikso de pasiva participo prezentas agon aŭ staton de ĝia objekto antaŭ la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne komenciĝis en la priparolata momento: homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto [1]; la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero PrV ; mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj PrV ; donu al mi posedotan lokon [2]; la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua [3]; liaj filoj eniru kaj starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia portotaĵo [4]; malsata pantero ne manĝas la propran korpon, sed svingante la voston kaj alpremante la orelojn serĉas ĉirkaŭ si la atakoton [5]; ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo [6]; la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo [7].
ide:
-ot

administraj notoj