ordinaci/o

ordinacio, ordino

1.
KRI En la tradicia kristanismo, sakramento per kiu unu aŭ pluraj episkopoj (la ordinaciantoj) konsekras homon (la ordinaciaton) al iu el la eklezihierarkiaj gradoj: Nicolas Boileau […] komencis siajn studojn en la gimnazio de Harcourt, ankoraŭ antaŭ la unuaŝtupa ordinacio li forlasis Harcourt kaj ŝanĝis al la gimnazio de Beauvais [1].
2.
Pastrigo en tiuj protestantaj konfesioj kiuj ne rigardas tion sakramento.
angle:
ordination
beloruse:
1. хіратонія, высьвячэньне (біскупа) 2. ардынацыя
ĉeĥe:
svěcení na kněze
ĉine:
按手礼 [ànshǒulǐ], 按手禮 [ànshǒulǐ], 按立 [ànlì]
france:
ordination
germane:
Ordination
hungare:
papszentelés
japane:
聖職者の位階 [せいしょくしゃのくらいかい], 品級 [しなきゅう]
malnovgreke:
1. χειροτονία
nederlande:
1. priesterwijding 2. ordinatie
pole:
święcenia kapłańskie, ordynacja na pastora
portugale:
ordenação
rumane:
ordurile sacre, ordinul pentru pastor
ruse:
1. рукоположение, хиротония 2. ординация
slovake:
svätenie za kňaza
ukraine:
висвячення, рукопокладення, хиротонія

ordinacii

(tr)
KRI Doni la ordinacian sakramenton: la 3an de februaro 1588 li estis enoficigita kiel Ĉefepiskopo Cassano en la reĝlando de Napoli kaj li estis ordinaciita de Nicolas de Pellevé la 14an de februaro [2].
angle:
ordain
beloruse:
высьвячаць (біскупа), зьдзяйсьняць хіратонію, хіратанісаць, ардынаваць
ĉeĥe:
ordinovat
france:
ordiner
germane:
ordinieren
hungare:
pappá szentel
malnovgreke:
χειροτονέω
nederlande:
ordineren, inwijden, inzegenen
pole:
wyświęcać
rumane:
sfinți
ruse:
рукополагать, хиротонисать
slovake:
ordinovať
Rim. 1: La vorto ordinacio impresas min iom ĵargone (kancelarie), pli klaraj kaj esperantecaj vortoj estas „episkopigo“, „pastrigo“, „diakonigo“ aŭ resume, „konsekro“. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Iuj preferas la mallongan formon „ordino“ (resp. „ordini“), kiu tamen estas malsame interpretata. Por iuj (PIV) „ordino“ estas hierarkia grado; por aliaj (PV, Bokarev, Krause) „ordino“ estas la sakramento. La uzon de „ordino“ por la „grado“ mi opinias superflua kaj malklara latinaĵo; tute sufiĉas „grado“, kiel en la germana (Weihgrade) kaj rusa (степень). Por la nomo de la sakramento, la plena formo „ordinacio“ estas pli rekonebla kaj pli internacia: la lingvoj kiuj uzas mallongan radikon por la verbo (la angla, la franca) havas ankaŭ la pli longan radikon por la substantivo, sed la inverso ne veras (ekz-e en la rusa aŭ germana). Krome, „ordin-“ kreas pli da homonimoj (grado‐sakramento; ordinaciato‐ordinato). [Sergio Pokrovskij]

administraj notoj

~o, ordino: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas dua fontindiko.