oksimor/o PIV1

oksimoro

LIN Stilfiguro en kiuj du elementoj kontraŭdiras unu la alian, ekzemple „vivanta kadavro“: resti maljuna knabino PrV ; per mono eĉ silento fariĝas elokvento PrV ; ni estas la sola nacio en la mondo, kiu kredas, ke oni povas esti edukita kaj paroli nur unu lingvon, ― tio estas oksimoro [1]! (ĉu disvendi) Esperantan naciismon ― kia oksimoro [2]! punka diservo – ĉu tio eblas? jes, en la nuna Rusio eblas ĉio, eĉ tiaj oksimoroj Kon11 ; la kombino de unudirekta „progreso“ kaj oscila „tajdo“ formas amuzan oksimoron — evidente, „tajdo“ ĉi tie fakte signifas ion alian ol difinite [3]. ANT:pleonasmoVD:antitezo, paradokso
1. Marko Naoki Lins: La Ondo de Esperanto
2. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro
3. Sergio Pokrovskij: La Ondo de Esperanto, 2005. № 6 (128)
angle:
 oxymoron
beloruse:
 аксымаран, аксюмаран
ĉeĥe:
 oxymóron
france:
 oxymore
germane:
 Oxymoron
hispane:
 oxímoron
katalune:
 oxímoron
nederlande:
 oxymoron
norvege:
 oxymoron
pole:
 oksymoron
rumane:
 oximoron
slovake:
 oxymoron
ukraine:
 оксиморон, оксюморон

administraj notoj