3oligarĥi/o, oligarki/o
oligarĥio, oligarkio
Politika reĝimo, en kiu regas malmultaj homoj aŭ familioj por sia propra utilo: ne plu venkas kvalitaj politikaj ideoj aŭ kontraŭulo de tiu, kiu malbone regis, sed tiu kun multe da mono, kiun subtenas financaj oligarĥioj [1]; la Akademio ne estas elektita de la lingvouzantoj, sed formas ian oligarkion kiu funkcias sekrete, dum en parlamentoj la debatoj estas publikaj [2].
Rim.: Inter la ses formoj de konstitucio laŭ Aristotelo, oligarĥio estas la degenerinta formo de aristokratio.
1.
Monato, Zlatko Tišljar: Demokratio en postdemokratia socio
2. P. Lobut: Oligarkio kaj netoleremo, Esperanta Finnlando, 1967, numero 8a-9a
2. P. Lobut: Oligarkio kaj netoleremo, Esperanta Finnlando, 1967, numero 8a-9a
- angle:
- oligarchy
- beloruse:
- алігархія
- ĉine:
- 寡头政治 [guǎtóuzhèngzhì], 寡頭政治 [guǎtóuzhèngzhì]
- france:
- oligarchie
- germane:
- Oligarchie, Gruppenherrschaft
- greke:
- ολιγαρχία
- hungare:
- oligarchia
- japane:
- 寡頭制 [かとうせい], 寡頭政治 [かとうせいじ]
- nederlande:
- oligarchie
- perse:
- جَرگهسالاری، اولیگارشی
- pole:
- oligarchia
- portugale:
- oligarquia
- rumane:
- oligarhie
- ruse:
- олигархия
- ukraine:
- олігархія