10Okinav/o

10Okinavo

Japana insulo, ĉ. 1500 km sudoriente de Tokio; samnoma gubernio kune kun apudaj insuloj: la partoprenantoj ĝuis manĝi manĝaĵojn el Okinavo, la suda insulprefekturo, aŭskultante diversstilajn muzikerojn [1]; junaj aktivuloj […] kunlaboros por la IJK 2012 okazonta en la japana pitoreska insularo Okinavo [2].
1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Eĉ se ĉiuj devenis el diversaj landoj...
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La 30-a Komuna Seminario (KS) en Koreio
angle:
Okinawa
france:
Okinawa
germane:
Okinawa
japane:
沖縄県

10okinava

Rilata al Okinavo, ĝiaj loĝantoj kaj ties lingvo kaj kulturo: en aprilo 1945 Okinavo fariĝis la loko, kie batalis japana kaj usona armeoj, tie mortis ĉirkaŭ 200 000 japanoj, el kiuj 94 000 estis okinavaj civitanoj – kvarono de la tuta loĝantaro [3].
3. Monato, Isikawa Takasi: Sendependiĝo - ĉu senbaza?, 2015

10okinavano

Iu el Okinavo: okinavanoj jam longe postulas de la usona kaj japana registaroj, ke ili nuligu aŭ almenaŭ transloku la [milit]bazon [4].

administraj notoj