2obol/o JED

obolo

EKONHIS
1.
Antikva greka monereto, sesono de draĥmo: kie estas la tempo, kiam por obolo oni povis ricevi tiom da fabo kun lardo, kiom oni povis teni en ambaŭ manoj [1].
2.
(figure) Almozo, modesta sumeto ks: fraŭlino, vi havas sepdek du gradojn da nobeleco, kaj ne eĉ unu obolon [2]; (figure) orgojlaj ĵurnalistoj, strebantaj perlaboraĉi sian obolon [3]; al la „Obolo de Sankta Petro”, konsistanta el la oferoj destinitaj helpi la papon en liaj misioj apostola kaj monasista, fluis 79 milionoj da usonaj dolaroj [4]. VD:kopeko
angle:
obolus
beloruse:
абол
ĉeĥe:
obol, obolos, obolus, starořecký peníz
ĉine:
奥波勒斯 [àobōlēisī], 奧波勒斯 [àobōlēisī]
france:
obole
germane:
Obolus 2. Scherflein
greke:
οβολός
hungare:
obulus
japane:
オボロス
nederlande:
obool
pole:
obol
portugale:
óbolo
ruse:
обол
slovake:
obolus, starogrécky peniaz
ukraine:
обол (монета)

administraj notoj