obez/a PIV1

obeza

MED
Tro dika: unu el liaj samtempuloj skribis: „mi ekvidis […] homon grandan, obezan, kun alte levitaj ŝultroj [1]. ANT:magra1
1. V. Kotiĥov, trad. -: En ombro..., Art-mozaiko, 2002-11-29, numero 7a
beloruse:
атлусцелы, затлусцелы
ĉine:
肥胖 [féipàng], 便便 [piánpián], 臃肿 [yōngzhǒng], 臃腫 [yōngzhǒng]
france:
obèse
germane:
fettleibig
pole:
otyły
rumane:
obez
ukraine:
ожирілий, гладкий, опасистий, повний, огрядний, товстий, який страждає ожирінням

obezo, obezeco

MED
Trodikeco: lastatempe lia ĝena kaj absurda obezo, kiu jam ne permesis al li laĉi al si la ŝuojn, kaj la trosatigo de ĉiaj apetitoj, komencis acidigi lian karakteron [2]; kuracado de diabeto, obezeco, metabolismo [3]; la 22a de majo estas la eŭropa tago de obezeco [4].
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
3. Monato, Julius Hauser: Topinamburo ĉu herbaĉo?, 2012
4. Monato, Julius Hauser: Ĉu kronika malsano?, 2013
beloruse:
атлусьценьне, затлусьценьне
ĉeĥe:
obezita, otylost
ĉine:
肥胖 [féipàng]
france:
obésité
germane:
Fettleibigkeit
pole:
otyłość
rumane:
obezitate
slovake:
obezita
ukraine:
гладкість, опасистість, повність, повнота, огрядність, ожиріння

administraj notoj