1oaz/o

oazo

1.
GEOG Izola loko kvazaŭinsula meze en seka dezerto, kovrita de vegetaĵoj pro ekzisto de fontoj: la oazoj de Saharo; de tiu tago ĉiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas ĝin en la oazoj kaj flaras ĝian odoron FK ; tie estis la ĉefa bazaro, kien oni alportis la komercaĵojn el la oazoj, dissemitaj en la dezerto [1].
2.
(figure) Ŝirmejo, rifuĝejo, ripozejo: oazoj de civilizo; ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun […] tio ĉi estas unu oazo en la mondo! BdV ; la konstruaĵo estis konstruita same fortike, kiel bazo de potenco kaj oazo de majesteco [2]; [la tombejo] etendiĝas kiel granda oazo […] meze de tumulta urbega kvartalo [3].
angle:
oasis
beloruse:
аазіс
ĉeĥe:
oáza
ĉine:
綠洲 [lù:zhōu], 绿洲 [lù:zhōu], 沙漠中的綠洲 [shāmòzhòngdìlǜzhōu], 沙漠中的绿洲 [shāmòzhòngdìlǜzhōu]
france:
oasis
germane:
Oase
greke:
όαση
hebree:
נווה מדבר
hispane:
oasis
hungare:
oázis
indonezie:
oase, oasis, wahah
itale:
oasi
japane:
オアシス, 憩いの場所 [いこいのばしょ]
katalune:
oasi
nederlande:
oase
pole:
oaza
portugale:
oásis
rumane:
oază
ruse:
оазис
slovake:
oáza
svede:
oas
ukraine:
оазис, оаза

impostoazo

(figure)
EKON Impostparadizo: milionoj da usonaj dolaroj ripozas sekure en bankoj de impostoazoj [4].
4. Ĝangalo: Usona milito kontraŭ terorismo..., 2003-09-09
beloruse:
падатковы рай
ĉine:
逃稅天堂 [táoshuìtiāntáng], 逃税天堂 [táoshuìtiāntáng]
france:
paradis fiscal
indonezie:
surga fiskal, surga pajak
nederlande:
belastingparadijs
pole:
raj podatkowy
rumane:
paradis fiscal

administraj notoj

impost~o: Mankas dua fontindiko.