niŝan/o

niŝano

ISL Stara tomboŝtono per kiu oni markas islaman tombon: majstro Antono starigis super lian tombon belan niŝanon [1]; en la urbo Sarajevo troviĝas multaj islamaj tombejoj, grandaj kaj malpligrandaj tombejetoj kun sveltaj blankaj tomboŝtonoj niŝanoj, kiuj kvazaŭ prilumas noktan lunan malhelon [2].
1. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
2. R. Doleček, trad. J. Drahotová: Rajko Doleček retrospektas, Bulteno de Esperantista Klubo en Prago, 2015.2 (204)
angle:
nishan
france:
nishan

administraj notoj