neŭrolog/o PIV1 , nervolog/o

neŭrologo, nervologo

MED Kuracisto, kies fako estas neŭrologio: neŭrologo […] kreis kalkulmodelon bazitan sur la neŭrona reto, kiu ebligis al ili enrigardi la lernoprocezon dum la dormo [1]; usonaj nervologoj trovis en la simia cerbo specialan regionon de nervoj, similan al erar-alarma sistemo [2].
Rim.: Eblas ankaŭ trovi (sed ne en PIV) la sinoniman terminon neŭrologiisto, logike konstruitan per la sufikso IST el la radiko neŭrologi/o. Tamen, pro la longeco de tia vorto, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas la sensufiksan vorton neŭrologo [3].
1. B. Pietrzak: Pliaj esploroj pri la dormofunkcio, Pola Retradio, 2022-11-15
2. -: Nova progreso en esploro pri homa cerbo, espero.co.cn, [vidita en 2023]
3. PMEG: 39.1.12. Neoficiala sufikso I
angle:
neurologist
beloruse:
нэўроляг
ĉine:
神經科專門醫師 [shénjīngkēzhuānményīshī], 神经科专门医师 [shénjīngkēzhuānményīshī], 神經科醫生 [shénjīngkēyīshēng], 神经科医生 [shénjīngkēyīshēng], 神經科醫師 [shénjīngkēyīshī], 神经科医师 [shénjīngkēyīshī], 神經學家 [shénjīngxuéjiā], 神经学家 [shénjīngxuéjiā], 神經學者 [shénjīngxuézhě], 神经学者 [shénjīngxuézhě], 神經病學專家 [shénjīngbìngxuézhuānjiā], 神经病学专家 [shénjīngbìngxuézhuānjiā]
france:
neurologue
germane:
Neurologe, Nervenarzt
greke:
νευρολόγος
hispane:
neurólogo
hungare:
ideggyógyász, neurológus
nederlande:
neuroloog, zenuwspecialist
pole:
neurolog
portugale:
neurologista, nevrologista
rumane:
neurolog
ruse:
невролог
ukraine:
невролог

administraj notoj