*neniu UV

*neniu

1.
Nea nedifina pronomo montranta neeston aŭ foreston de ĉiu ajn persono aŭ afero: mi konas neniun en tiu ĉi urbo [1]; en la salono estis neniu krom li [2]; neniun ni renkontis [3]; tiu nekonata land' el kiu ⫽ Neniu plu revenas [4]; [iuj havis plurajn] nobelajn titolojn, [aliaj] havis neniun [5]; plej multajn titolojn liveras japana eldonejo Riveroj, sed neniu el ili estis eldonita ĉi-jarmile [6]; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun PrV . VD:ĉiu Rim.
2.
Nea nedifina samsignifa adjektivo: mi havis neniun konjekton, kian sencon havas la okazintaĵoj [7]; en la teretaĝo estis neniuj fenestroj [8]; ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo [9]; restis neniu libro por legi [10]; „hodiaŭ neniuj historioj estos rakontataj!“ diris la dio de dormo [11]; estos neniuj dioj, krom Kristo, kaj neniuj temploj, krom la kristanaj [12]; la laborgrupo […] ankoraŭ alvenis al neniu konkludo [13]; mi ankaŭ konscie menciis neniujn personojn, por eviti la nemerititan nemencion de tiu aŭ alia [14].
angle:
1. nobody 2. no (number)
beloruse:
1. ніхто 2. ніякі, ніводны
bretone:
1. den ebet, hini ebet 2. ebet
ĉeĥe:
nikdo, žádný
ĉine:
无一 [wúyī], 無一 [wúyī], 二者 [èrzhě] 1. [wú], 沒人 [méirén], 没人 [méirén]
france:
1. personne
germane:
kein, keine 1. niemand, keiner
greke:
κανένας, κανείς
hispane:
1. nadie
hungare:
semelyik 1. senki
itale:
nessuno
japane:
誰も~ない [だれも~ない]
katalune:
1. ningú 2. cap, ningun
nederlande:
1. niemand 2. geen enkel
pole:
nikt, żaden
portugale:
1. ninguém 2. nenhum
rumane:
nimeni
ruse:
1. никто 2. никакой, никоторый
slovake:
nik, nikto, žiadny
svede:
ingen
tibete:
གཅིག་ཀྱང་
tokipone:
ala
ukraine:
ніхто
volapuke:
1. nek 2. nonik

administraj notoj