nefrolog/o PIV1
nefrologo
-
Kuracisto, kies fako
estas nefrologio.
Rim. 1:
Eblas ankaŭ trovi (sed ne en PIV) la sinoniman terminon
nefrologiisto
[1],
logike konstruitan per la sufikso IST el la radiko nefrologi/o.
Tamen, pro la longeco de tia vorto, kaj pro la malagrabla duobla
“i”, oni normale preferas la sensufiksan vorton
nefrologo
[2].
Rim. 2:
Kelkaj esperantistoj provis enkonduki la sinonimon
renkuracisto
[3].
Tiu termino estas pli esperanta sed probable malpli internacia.
Kvankam ĝi ne troviĝas en PIV, ĝi tamen estas
laŭsence tute rajta.
- angle:
- nephrologist
- beloruse:
- нэфроляг
- france:
- néphrologue
- hispane:
- nefrólogo
- pole:
- nefrolog
- rumane:
- nefrolog