*moned/o
*monedo
- Specio de la genro korvo (Corvus monedula), pli malgranda ol aliaj specioj, kun griza kolo, mallonga beko, konstruanta nestojn en klifoj aŭ altaj konstruaĵoj: la pigoj kaj kornikoj kaj ankaŭ la monedoj timegiĝis de la krioj kaj bruo [1]; kornikoj kaj monedoj flugis super ili kaj kriis moke [2]; sur la ĉielo la rabobirdoj de la dezerto persekutis la kolombojn kaj monedojn [3]; paro da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo [4]. korveto
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 26a, p. 189a

- angle:
- jackdaw
- beloruse:
- каўка, галка
- bretone:
- kavan-tour
- ĉeĥe:
- kavka, kavka obecná
- ĉine:
- 寒鴉 [hányā], 寒鸦 [hányā]
- france:
- choucas (des tours)
- germane:
- Dohle
- hungare:
- csóka
- japane:
- コクマルガラス
- katalune:
- gralla
- latinece:
- Corvus monedula
- nederlande:
- torenkraai
- perse:
- زاغچه
- pole:
- kawka
- portugale:
- chuca
- ruse:
- галка
- slovake:
- kavka
- ukraine:
- галка