migren/o PIV1

migreno

MED Severa kapdoloro unuflanka, ofte akompanata de aliaj simptomoj kiel vomemo kaj trafanta pli da virinoj ol viroj; hemikranio: do, vi havis familian kuraciston, [kiu] deklaris ĝin migreno [1]! Pope plendis al mi pri neeltenebla migreno kaj, probable, foriris por kuŝi [2]; iuj diras ankaŭ, ke la glaciakva banado helpas kontraŭ migreno kaj reŭmatismo [3]; la tigroj ĉe la verŝtablo per sia blekado min preskaŭ migrenigis MkM .
1. T. Mann, [trad. M. Haase?]: Konfesoj de sinŝajniganto Feliks Krull, chapitro 5a
2. A. Grin, trad. J. Finkel: La ora ĉeno , 2009
3. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
angle:
migraine
beloruse:
мігрэнь, гемікранія
bulgare:
мигрена
ĉeĥe:
migréna
ĉine:
偏头痛 [piāntóutòng], 偏頭痛 [piāntóutòng]
france:
migraine
germane:
Migräne
hispane:
jaqueca, migraña
hungare:
féloldali fejfájás, hemicrania, migrén
indonezie:
migrain, sakit kepala sebelah
itale:
emicrania
japane:
偏頭痛 [へんずつう]
katalune:
migranya, hemicrània
nederlande:
migraine
pole:
migrena
portugale:
hemicrania, enxaqueca
rumane:
migrenă
ruse:
мигрень, гемикрания
slovake:
migréna
ukraine:
міґрень

administraj notoj