menopaŭz/o PIV1

menopaŭzo

BIOFIZL Ĉe virino, la lasta menstrua ciklo, post kiu pro maljuniĝo finiĝas ŝia fekundeco: viroj, ĉefe en iuj aĝoj, havas pli grandan koran riskon ol virinoj, el tiu vidpunkto protektataj de oestrogenoj ĝis la menopaŭzo [1]; Ann pensis, ke la patro eble havis masklan menopaŭzon [2]. VD:koncipo, menstruo
1. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 2013
2. M. Binchy, trad. W. Kirschstein: La plej bela gastejo de la urbo, La Ondo de Esperanto, 2001, №1
angle:
menopause
beloruse:
мэнапаўза
ĉine:
更年期 [gēngniánqī]
france:
ménopause
germane:
Menopause

administraj notoj