median/o
mediano
- 1.
- PV
(geometrio, de triangulo)
Rekto, trairanta
verticon de ĝi kaj la mezon de la
kontraŭa latero:
la tri medianoj de triangulo sin intersekcas en ĝia
pezocentro.
medianoj de trianguloRim.: Por tiu ĉi nocio Bricard [1] uzis la terminon „mezanto“. La sama termino troviĝas ankaŭ en PIV1, sed la aŭtoroj de tiu verko nemalprave opiniis, ke „mezant·o“ ne bone sidas sub radiko „mez“ kaj havigis al ĝi propran radikon. La situacio renversiĝis en PIV2, kie „mezanto“ estas signita kiel evitinda.
- 2.
- (geometrio, de kvaredro) Rekto, trairanta verticon de ĝi kaj la pezocentron de la kontraŭa faco: la kvar medianoj de kvaredro sin intersekcas en ĝia pezocentro.
- 3.
- PIV3 (statistiko) Nombro tia, ke egale multaj nombroj superas ĝin kiel malsuperas ĝin (sinonimoj: mediana valoro, duilo).
- angle:
- median
- beloruse:
- мэдыяна
- bulgare:
- медиана
- ĉeĥe:
- duchař, medián, spiritista
- ĉine:
- 中位数 [zhōngwèishù], 中位數 [zhōngwèishù]
- france:
- médiane
- germane:
- Mediane 3. Median, Medianwert
- hungare:
- súlyvonal
- japane:
- 中線 [ちゅうせん], 中央値 [ちゅうおうち], メジアン, 正中神経 [せいちゅうしんけい]
- katalune:
- mitjana
- nederlande:
- mediaan
- perse:
- میانه
- pole:
- 1. środkowa
- portugale:
- mediana
- ruse:
- медиана
- slovake:
- ťažnica (štvoruholníka)
- ukraine:
- медіана, серединний нерв
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.