*matrac/o

*matraco

1.
Granda plata remburita litkuseno: ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn [1]; feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn [2]; la malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon [3]; mallarĝa lito kun pajla matraco FK ; mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kuŝis sur bela hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti FK ; la lito konsistas el (bonaj) matracoj nur 90 cm larĝaj, kiuj kuŝas sur simplaj kadroj [4]; ĉu kaŝi la kapitalon sub matraco aŭ en ŝtrumpo [5]?
2.
SPO Samspeca objekto uzata kiel submetaĵo dum gimnastikaj ekzercoj: stako de malnovaj makulitaj gimnastik-matracoj [6]. VD:mato
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
4. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
5. Monato, Walter Klag: Ŝpari energion - ne monon
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
angle:
mattress
beloruse:
матрац
bretone:
matarasenn
bulgare:
дюшек, матрак
ĉine:
床垫 [chuángdiàn], 床墊 [chuángdiàn], 褥 [rù], 茵 [yīn]
france:
matelas
germane:
Matratze
hispane:
colchón
hungare:
matrac
japane:
マットレス
katalune:
matalàs
nederlande:
matras
pole:
materac
portugale:
colchão
rumane:
saltea
ruse:
матрас, тюфяк
svede:
madrass
tibete:
འབོལ་གདན་
ukraine:
матрац, (набитий сіном ще) сінник

administraj notoj