marak/o NePiv
marako
Kubdevena muzikilo,
eta sfero el kukurbo, ligno aŭ metalo,
entenanta grenojn aŭ ŝtonetojn kaj provizita per tenilo,
kiun oni skuas:
ruĝvestitaj viroj kun grandiozaj maskoj surkape vigle dancas
antaŭ la preĝejo kaj per marakoj kaj sonoriletoj bruas
[1].
1.
L. Gabalda: Venezuelo – kutimoj kaj tradicio,
Antaŭen, 2009-03-01 ĝis 17
- beloruse:
- маракасы
- france:
- maracas
- germane:
- Maraca, Rumbakugel
- katalune:
- maraca
- nederlande:
- maracas (instrument)
- pole:
- marakasy {pl}
- rumane:
- maracas (instrument)
- ukraine:
- маракас (ударний інструмент)