*mana/o
*manao
- 1.
- Ĉiela nutraĵo donita de Dio al la hebreoj en la dezerto: la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio […] kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao [1]; la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan, la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana [2].
- 2.
- Sukera substanco eltirita el fraksenŝelo kaj uzata kiel laksigilo.
- 3.
- (En praaj, totemaj socioj) Mistera, magia forto, kvazaŭ kolektiva animo.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:7
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:35
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:35
- angle:
- 1. manna 2. manna 3. mana
- beloruse:
- 1. манна 3. мана
- bretone:
- 1. mann (boued)
- germane:
- 1. Manna 3. Mana
- hispane:
- 1. maná
- hungare:
- 1. manna 2. manna 3. mana
- japane:
- マナ, マンナ
- katalune:
- 1. mannà 2. mannà 3. mana
- nederlande:
- 1. manna 2. manna 3. mana
- pole:
- 1. manna 2. manna 3. mana
- portugale:
- 1. maná
- ruse:
- 1. манна (небесная) 2. манна (слабительное) 3. мана
- slovake:
- 1. mana 3. mana
- ukraine:
- манна, надприродна таємна сила