1magnetism/o
magnetismo
- 1.
-
Tuto de la fenomenoj
koncernantaj magnetojn kaj
moviĝantajn elektrajn ŝargojn:
la feromagnetismo de kelkaj metaloj, precipe fero, sed ankaŭ nikelo kaj kobalto
[1];
Maxwell formulis la ekvaciojn, kiuj priskribas la interefikon de elektra ŝargo
kaj magnetismo
[2];
la magneta dupoluso estas la plej elementa formo en kiu povas okazi magnetismo
[3].
- 2.
-
Fako de la fiziko studanta tiujn fenomenojn.
- angle:
- magnetism
- beloruse:
- магнэтызм
- ĉine:
- 磁 [cí], 磁性 [cíxìng], 磁力 [cílì]
- france:
- magnétisme
- germane:
- Magnetismus
- hispane:
- magnetismo
- hungare:
- mágnesesség
- japane:
- 磁気 [じき], 磁性 [じせい], 磁気学 [じきがく]
- katalune:
- magnetisme
- nederlande:
- magnetisme
- pole:
- magnetyzm, magnetyczność
- portugale:
- magnetismo
- ruse:
- магнетизм
- ukraine:
- магнетизм