Magelan/o

Magelano

PERS
Portugale: Fernão de Magalhães (1485 - 1521), ekspediciisto, unua eŭropano naviginta tra Pacifiko kaj iniciatinto de ĉirkaŭtera veturo: la nomon de la insularo „Tierra del Fuego“ (Fajrolando) donis Magelano en 1520 pro la multaj fajroj, kiujn la indiĝenoj kutime faris por sin varmigi, eĉ ene de siaj kanuoj [1]; ni vidis la Sudan Krucon kaj la Laktan Vojon kun la du malgrandaj Nuboj de Magelano, kiuj ne estas videblaj en la norda hemisfero [2].
1. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Amri Wandel: De Nepalo al Akonkagvo: en la spuroj de Tibor Sekelj
beloruse:
Магелян
ĉine:
斐迪南麥哲倫 [fěidínánmàizhélún], 斐迪南麦哲伦 [fěidínánmàizhélún]
germane:
Ferdinand Magellan Nuboj de ~o: Magellansche Wolken.
japane:
マゼラン
portugale:
Fernão de Magalhães
ukraine:
Маґеллан

administraj notoj