*lupol/o

*lupolo

BOT
Specio el familio kanabacoj (Humulus lupulus), grimpanta vegetaĵo, kies femalaj amaraj floroj estas uzataj por aromigi la bieron: ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj [1]; la lupolo ĉarme odoris [2]; sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj volvotrunkoj de lupolo [3]; kune kun lupolo, la malalta temperaturo bremsas la bakterian kreskadon, pro kio la biero iĝas pli klara[4].

fruktokonusoj de sovaĝa lupolo (Humulus lupulus)
CC BY-SA 2.5  [5]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
4. Lode Van De Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a
5. Dr. Hagen Graebner, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hopfen3.jpg
angle:
hop
beloruse:
хмель
bretone:
houpez(enn)
bulgare:
хмел
ĉeĥe:
chmel otáčivý
ĉine:
啤酒花 [píjiǔhuā], 蛇麻 [shémá]
france:
houblon
germane:
Hopfen
hispane:
lúpulo
hungare:
komló
japane:
ホップ
latinece:
Humulus lupulus
nederlande:
hop
perse:
رازک
pole:
chmiel
portugale:
lúpulo
rumane:
hamei
ruse:
хмель (растение)
slovake:
chmeľ
svede:
humle
ukraine:
хміль

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.