Luar/o

Luaro

GEOG
Franca rivero, mil kilometrojn longa, fontanta en Centra Montaro, fluanta norden poste okcidenten tra Nanto kaj enfluanta Atlantikon: Nanto situas en okcidenta Francio proksime al Atlantiko kaj ĉe la rivero Luaro [1]; la Regiona Naturparko Briero situas en suda Bretonio, inter la elfluejoj de la riveroj Vileno kaj Luaro ĉe la Atlantika Oceano [2].
1. Monato, Lucette Échappé: Vizito al Nanto
2. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras
beloruse:
 Люара (рака)
france:
 Loire
germane:
 Loire
pole:
 Loara
rumane:
 Loara
ukraine:
 Луара

administraj notoj