lofi/o

lofio

ZOO Mara fiŝo, vivanta surfunde de maroj kun larĝa, malalta korpo, larĝa buŝo kaj mola haŭto sen skvamoj; genro el la ordo lofioformaj (Lophius): lofioj aperas preskaŭ en ĉiuj maroj de tropika kaj milda klimata zono […], la plej larĝa kaj la plej malalta estas la kapo […], ĝi okupas proksimume unu trionon de la korpo, la buŝo estas larĝa, duonronda kun karakterize superanta suba makzelo [1].
lofio (Lophius piscatorius), Norvegujo
CC BY 4.0  [2]
1. Vikipedio, Lofio
2. ruseva, https://www.inaturalist.org/observations/309611881: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lophius_piscatorius_Norway_1.jpg
angle:
angler
beloruse:
марскі чорт
france:
lotte, baudroie commune
germane:
Seeteufel
hispane:
rape
latinece:
Lophius
malaje:
pemancing
pole:
żabnica nawęd (ryba)
rumane:
pește pescar
ruse:
Европейский удильщик
ukraine:
вудильник, лофіус, морський чорт

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.