*liut/o PV

*liuto

MUZ Iu el diversaj kordinstrumentoj kun sonkesto, unumane tenebla kolo kaj pluke, plektre aŭ arĉe sonigeblaj kordoj streĉitaj laŭlonge de la kolo: mi ludos la liuton kaj vi batos la tamburon [1]; li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante [2]; per la forto de siaj kanto kaj liuto li malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn [3]; oni vidis tie harpojn, liutojn grekajn, liutojn hebreajn kaj egiptajn, lirojn, formingojn, citrojn, ŝalmojn, longajn fleksformajn kronojn kaj cimbalojn [4]. VD:citro, harpo

Caravaggio: La ludanto de liuto, 1596
PD  [5]
angle:
lute
beloruse:
лютня
ĉeĥe:
loutna
ĉine:
魯特琴 [lǔtèqín], 鲁特琴 [lǔtèqín], 琉特琴 [liútèqín]
france:
luth
germane:
Laute
greke:
λαούτο
hungare:
lant
japane:
リュート
nederlande:
luit
pole:
bandura, gęśl, lutnia
portugale:
alaúde
rumane:
bandură, lăută
ruse:
лютня
slovake:
lutna
ukraine:
лютня

liutisto

MUZ Muzikisto kiu ludas liuton: la patro [...] venigis liutiston, kiu devis ludi antaŭ la infaneto [6].
6. Paul Bennemann: La Vendreda Klubo, gutenberg.org
angle:
lutenist
beloruse:
лютніст
france:
luthiste
germane:
Lautenist
pole:
lutnik
rumane:
lutier

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.